La ejo en 2023

HungaroMania 2023 okazos en Loveno (Heverlee), en la centro de Belgio.

Adreso: Sint-Albertuskolegio Heverlee, Geldenaaksebaan 277, 3001 Leuven (Heverlee - Haasrode).
Ne uzu ĉi tiun adreson por korespondado!

Tiu ĉi ejo estas tre bone atingebla per aŭto aŭ biciklo, bedaŭrinde malpli bone per publika trafiko (ĉiuhore 1 buso).

Ni disponas tie pri kelkaj festsalonoj (babilkafejo, manĝejo kaj muzikprezentadoj), larĝaj koridoroj (merkato kaj ekspozicio) kaj pluraj kunvenejoj (prelegoj).

Bestoj ne estas permesitaj en la lernejo.

La urbo Loveno (Leuven)

La provinca ĉefurbo Loveno troviĝas 25 km-ojn oriente de Bruselo.

Loveno estas belega historia urbo, kie la plej granda katolika universitato de Eŭropo kaj la ĉefsidejo de AB InBev montras siajn spurojn. Belegas same la malgranda kaj granda beginejoj.

Vi povos perfekte kombini turisman sabaton kun via partopreno al HungaroMania en dimanĉo. Ni volonte helpos vin rilate tion: sciigu vian intereson pere de la formularo.

Per privata transporto

Loveno troviĝas tuj apud la aŭtostradoj E40 kaj E314 kaj ĝi estas do tre bone atingebla aŭte kaj ankaŭ bicikle.

Parkado eblas sur la tereno de la Sint-Albertuskolegio, kiun vi enveturas ĉe trafiklumoj sur la Geldenaaksebaan. La parkejo troviĝas maldekstre, antaŭ kaj malantaŭ la konstruaĵo kaj donas lokon al pli ol 100 veturiloj. Ankaŭ vian biciklon tie eblas lokigi.

Vojpriskribo detala:

Sur la E314 el Bruselo sekvu la elirejon 23a al Haasrode (atentu: ne al Blanden!), el Lieĝo tamen la elirejon 23 al Waver: tio estas la Meerdaalboslaan. Ċe la trafikcirklo daŭrigu laŭ la Meerdaalboslaan ĝis la trafiklumoj. Maldekstren en la Geldenaaksebaan, tie vi post 450m dekstre ĉe la trafiklumoj atingos la Sint-Albertuskolegion.
Se tamen vi venas el Loveno, tiam ĉe parkpooort enveturu la Geldenaaksebaan'on, kiun vi sekvu: vi pasas sub la fervojon (600m), ĉe trafiklumoj (250m) kaj kurbiĝon maldekstren (100m, sekvu la mezan vojon). Post pliaj 900m, ĉe la trafiklumoj, vi trovas maldekstre la alveturejon de la Sint-Albertuskolegion.

Per publika transporto (laŭ "De Lijn Routeplanner"!)

La stacio de Loveno estas unu el la plej grandaj en la lando. Rektaj trajnoj alvenas minimume 2x/hore el Antverpeno, Bruselo, Lieĝo kaj multaj aliaj urboj.

La busstacio de Loveno troviĝas maldekstre antaŭ la trajnstacio. Ekde la perono 5 buso (nr. 5) portos vin (nur 9:42, 10:42, 11:42, 12:42) en 14' ĝis la haltejo "Sterrekes".
De tie iru piede en la direkton de Leuven, maldekstren en la Geldenaaksebaan'on. Post 600m, ĉe la trafiklumoj, vi trovas dekstre la privatan vojon al la Sint-Albertuskolegion.

aŭ: Buso nr. 5 (aliaj horoj - x:42) aŭ nr. 4 (9:12, 10:12, 11:12, ktp.) portos vin en 8' ĝis la haltejo "Abdij van Park".
De tie iru piede plue laŭ la Geldenaaksebaan. Post 1.300m, ĉe la trafiklumoj, vi trovas maldekstre la privatan vojon al la Sint-Albertuskolegion.

Vojo reen:

  • "Sterrekes", buso 5: nur 15:18, 16:18, 17:18
  • "Abdij van Park", buso 4: 18:00, 18:41, 19:41, 20:00, 20:41
  • "Abdij van Park", buso 5: 18:11 , 18:30, 19:11, 19:30, 20:11, 20:30, 21:11