HungaroMania 2026 alvenas!

HungaroMania 2026 alvenas, en dimanĉo la 8-an de marto 2026
La antaŭaj eldonoj estis sukcesaj, ankaŭ en 2023 tricento da homoj povis atesti pri tio. Kaj do nova eldono ne povas neokazi. Vi jam nun povas sciigi vian interesiĝon per la ĉi-suba formularo, ni tiam informos vin.

La plena programo estas proponata je nur 15€ kaze de antaŭaliĝo kaj -pago (ĝis la 20-a de februaro tagmeze), respektive je 20€ (poste aŭ surloke).
Infanoj (ĝis 12-jaraj) pagas 10€ antaŭe aŭ 15€ surloke.
Atentu: sendepende de cirkonstancoj biletoj neniel estos repagataj.

Vi povos ĝiri vian kontribuon al la konto BE60 9731 6765 8470 je la nomo de HungaroMania. Nepre ankaŭ sendu la formularon, po unufoje por ĉiu partoprenanto: nenia pago sen formularo).

Post ricevado de via pago vi ricevos konfirman retmesaĝon per kiu vi certos pri via partopreneblo. Bonvenon!

Kontaktu nin!

 ricevi aktualajn informojn
 aliĝi (ĝis la 20-a de februaro je la 12-a horo, mi pagas 15€-ojn).
Eblas ankaŭ surloke aliĝi, je 20 €!
 proponi programeron por la sekva HungaroMania
 subteni ĉi tiun eventon (sponsoro, donaco)
 lerni la hungaran (instruas: Hedwig Gerits)
 ion alian proponi  HungaroMania rajtas kontakti min kun informoj pri sekvaj eventoj

En ĉi tiu evento oni povas foti vin. Per via aliĝo vi deklaras ke vi konsentas pri ilia normala uzado por promocii HungaroMania'n, krom se vi eksplicite mencias la malon en la formularo.

Sekvu HungaroMania'n ankaŭ en Fejsbuko.

Kiuj

HungaroMania estas organizata de Hedwig Gerits, sperta instruistino pri la hungara lingvo en Loveno kaj Alsto.

Al Hedwig asistas aro da respondeculoj, en kaj ĉirkaŭ la tago mem helpataj de tre multaj lokaj kunlaborantoj.

Kune ili formas la laborgrupon "HungaroMania", ene de la aspc-kupolo de Esperanto 3000 vzw Leuven. Kun la kunlaboro de la urbo Loveno.